Loomio
Sun 15 Nov 2015 10:15AM

Logotipo por NEJ

JK Joop Kiefte (LaPingvino) Public Seen by 237

Kiu havas bonan ideon por nova, bela logotipo por NEJ, io freŝa kaj alloga por uzi en la nova retejo?

R

roc Sun 15 Nov 2015 11:15AM

Por logotipo de Bonulejo okazis konkurso kaj Samy faris la jenan desegnon. Mi fakte donis al la belgoj ĉiujn rajtojn uzi tiun logotipon por ilia nova belga asocio, do ni ne rekte uzu ĝin, sed ni povus inspiriĝi.

R

roc Sun 15 Nov 2015 11:19AM

Mi ne tuj havas ideon por tuta logotipo, sed ĝi laŭ mi enhavu la jenajn elementojn:
- verda stelo, sed prefere ne tro granda
- eta nederlanda flago aŭ eta mapo de Nederlando, aŭ eventuale alia simbolo de Nederlando (fromaĝo? stroopwafel?)
- simbolo de amikeco/kontakto
- simbolo de internacieco (ekzemple terglobo)
Kaj el stila vidpunkto ĝi uzu du ĉefajn kolorojn kaj aliajn kolorojn apenaŭ. Kaj ankaŭ senkolore ĝi estu taŭga.

S

Spencer Mon 16 Nov 2015 5:29PM

Kvankam logotipoj kaj emblemoj ne estas mia forto, mi tamen verŝajne havas sufiĉe da sperto uzi Photoshop kaj Illustrator por ellabori la finan dezajnon tiel, ke ĝi aspektas profesie.
(Jen bildo, kiun mi faris vektore per Illustrator: http://i.imgur.com/n89s29L.png)

Mi pretas helpi ankaŭ pri la fasonado de la retejo, se Joop preferus havi helpon.