Loomio
Wed 2 Dec 2015 9:10PM

NEJ-novaĵletero decembro 2015

S Spencer Public Seen by 243

Saluton homoj! Jen la decembra novaĵletero de NEJ. Denove multe okazas kaj okazos en tiu ĉi monato:

Baldaŭ okazos JES! La Junulara E-Semajno estas unu el la plej grandaj Esperanto-renkontiĝoj de la mondo, ĝi estas organizita de kaj por junuloj kaj okazos de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro en Eger, Hungarujo. Pli da informoj troviĝas ĉe http://jes.pej.pl/2015/
- Por alveni laŭeble malmultekoste kaj mojose al JES ekzistas karavano, kiu foriros de Venlo je la 26-a de decembro. Vojaĝo per tiu karavano kostas nur €35. Informoj pri ĝi aperos ĉe http://esperanto-jongeren.nl/index.php?m=54
- Rabato: La membroj de NEJ por kiuj la JES en Eger estas la unua JES ricevos rabaton. NEJ repagos al vi € 15,- de via kotizo. Se vi volas uzi ĉi tiun rabaton, skribu al [email protected]

La 15-a de decembro por Esperantistoj estas Zamenhoftago (ĉar je la 15-a de decembro 1859 naskiĝis L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto). En kaj ĉirkaŭ tiu tago estos diversaj interesaj okazaĵoj:
- 12a de decembro - La Zamenhoftago en Hago okazos ĉi jare post la restaurado en 2006 de la IEI-domo en Riouwstraat 172, Hago, oni regule tie aranĝis Zamenhof-feston. En 2015 oni kunvenos sabaton, ĉiu esperantisto estas bonvena. Adreso: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag. Nederlando. Retpoŝtadreso: [email protected]
- Amsterdama Rondo, 13a de decembro: http://www.esperanto-nederland.nl/esp/aktualajxoj.php
- EsperantoLives - soci-reteja kampanjo por levi intereson pri Esperanto per la subita kaj amasa uzado de la kradvortoj #EsperantoLives la 15-an de decembro. https://www.facebook.com/events/696645377137616/

De la 30-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro okazis en Heerlen KKPS, la Klaĉ-Kultura Postsomera Semajnfino. Ĉeestis 79 entuziasmaj esperantistoj de ĉiuj niveloj. Okazis kursoj, prelegoj, kvizoj kaj noktaj festoj. Ĉiuj laŭdis la veteron kaj la belan domon, kaj certe venontjare denove okazos ie en Nederlando KKPS.
Okazis la malferma tago de UEA. Ĉeestis Joop Kiefte kiu tie neformale aktivis por TEJO k.s. kaj Elly kiu tie plu laboris pri sia lerneja studo pri Esperanto.

La nove elektita estraro nun komencis reaktivigi NEJ, estas multe da laboro antaŭ ni, sed ni faris bonajn unuajn paŝojn en la ĵus okazinta estrarkunsido. Inter alie ni havas planojn por pli granda kunlaboro kun Esperanto Nederland kaj nova membroadministra sistemo. Vi aŭdos pli pri tio en la sekvaj monatoj.

Ni ankaŭ komencis refreŝigi nian retpaĝon (http://esperanto-jongeren.nl/). Ĝi ricevos pli kaj pli da aktuala enhavo dum la sekvaj monatoj. Cetere por mem kunhelpi pri organizaj kaj neorganizaj aferoj, ni kore rekomendas aliĝi al kaj partopreni en nia Loomio-grupo: https://www.loomio.org/g/8nkGj7Yf/nederlanda-esperanto-junularo

La nova estraro intencas ankaŭ havi novan logotipon de NEJ. Ni mem kreos proponojn, kiujn ni planas prezenti al la membroj por voĉdonado. Kaj kompreneble vi ankaŭ estas bonvenaj sendi viajn ideojn al [email protected]

R

roc Wed 2 Dec 2015 9:16PM

Eta aldonaĵo: mi ŝanĝis la titolon de la facebook-paĝo de Bonulejo al NEJ, do ni jam havas (malgrandan) ĉeeston ankaŭ en tiu reto! https://www.facebook.com/Bonulejo/